Install Theme
Poste ĝi revenis al la doma pordo kaj vostante rigardis la ankoraŭ senmovan klinkon per siaj orkoloraj okuloj.

“Orokula hundo” verkita de István Nemere

vosti= vostumi

Sed ilia eferveska ĝuo estis dampita de la nelevitaj demandoj pri la politikaj eventoj.

“Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

eferveska= ŝaŭma

Fekaĵoj dekoraciis ne nur la kovrilon de la necesabo.

“Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

necesabo= necesujo, neceseja sidkuvo

Ĉiuj konfesis, ke la kolektivaj bienoj fiaskis.

“Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

Ĉu la rusa vorto колхо́з estas mallongigo de KOLektiva BIEno?

ĉu ŝi jam enamiĝis al la belaspekta viro kun profundaj monpoŝoj.

— “Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

same kiel tigro, ne povas ŝanĝi siajn striojn.

— “Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

Lagle ne hezitus kuri kapantaŭe kontraŭ muro

— “Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

ŝi nur linda mezkapablulino

“Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

linda= alloge plaĉaspekta

Eble li estis anakronismulo inter la bruantaj aŭtoj kaj kamionoj pretersagantaj laŭ la strato

— “Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele

Momenton, vi verdbeka knabeto!

— “Amo inter ruinoj” verkita de Trevor Steele